Laboristaj Olimpikaj Ludoj: Jakvo Schram

Laboristaj Olimpikaj Ludoj: Jakvo Schram

Artikolo de Jakvo Schram pri sporta evento kiu devus esti okazinta la jaron 1936 en Barcelono.

Publikigita en Sennaciulo, oktobro 2004

Pretas kiel divido inter la diversaj sportlokoj el la Antverpena distrikto Hobokeno tute nova placo. Ĝi ricevos la nomon “Jacques Schram parko”. Per ĝi la Hobokena distrikto volas honorigi mian onklon, kiu dum la tuta aktiva vivo batalis por propagandi laboristan sporton. Dum multaj jaroj li estis delegito de la Popola-Olimpiko aŭ, kiel li ĉiam nomis ĝin, la Laboristaj Ludoj.

Mi faris iom da esploro ĉe AMSAB kaj trovis tre valorajn tekstojn el kiuj mi ĉerpis la sekvan tekston. Mi verkis la tekston kun en la koro granda ĉagreno. Dekoj da fojoj mi, kiel juna helpanto, iris kun la onklo al popoldomoj kaj sportkonstruaĵoj por montri la lumbildojn, kiujn li faris dum diversaj Popol-Olimpikoj kiujn li partoprenis. Plej karmemora estas por mi la lumbildoj de la Popol-Olimpiko en Israelio kaj mi ne povas pensi al la bildoj sen ke mia koro pleniĝas kun granda ĉagreno por la granda idealo. Pri engaĝita grupo de entuziasmuloj kies batalo plene perdiĝis.

La unua Popol-Olimpiko devis okazi en Barcelono en 1936, sed jam tiam laboristoj batalis kontraŭ laboristoj serve al la ideoj de la demagogoj.

Olimpikaj ludoj burĝa – laborista

Fine de la 19-a jarcento fondiĝis Laborista sport-movado, kiu laŭ strukturo kaj aspekto multe similis al la neŭtrala aŭ burĝa varianto. Tamen relative rapide post la fondiĝo, ĉe la movado komenciĝis ideologia profiliĝo. La movado iris en la manoj de maldekstraj pensantoj kaj pli kaj pli oni propagandis: ke sporto ne estis sistemo per kiu oni gajnas monon aŭ gloron, sed per kiu oni plibonigas la sanon aŭ la ĝeneralan vivkondiĉon. Ĉe la burĝaj sportistoj la ekonomia ligiteco ludis signifan rolon kaj ĉe la laboristaj sportistoj plej grava estis sekvaj kvin reguloj:
•unue – oni ne strebis tro fortan konkurson, serian spiriton;
•due – iu formo de kultiviĝo de sportistoj malutilas kaj malrekomendiĝis;
•tria – fortega malakcepto de komerciigo de sporto kaj instigado al amatorismo de la sportistoj;
•kvara – sporto devas servi la amason, kiu signifas ke ĉiu homo devas havi la eblon sporti;
•kvina kaj lasta – pere de sporto kaj la evidentaj internaciaj kontaktoj atingi mondan pacon.

La laboristaj, socialistaj eniris konkurencon kun la burĝaj sportkluboj kaj ili argumentis ke la amatora sporto estas la vera sporto laŭ la mita pasinteco de “vera sporto”, la “sportspirito” kaj evidente la harmonia kaj spirita klerigado.

La plej granda propagandilo de la burĝa sportistoj estis evidente la Olimpikoj, kie laŭ la olimpika idealo la homoj kuniĝis en paco kaj harmonio. Sed rebatis la ruĝaj (laboristaj socialistaj) sportistoj kaj defendantoj de la vera sporto: la Olimpikoj estis nur propagandilo por naciismaj sentoj, komerca spektaklo kie mono pli gravis ol harmoniaj korpo-movoj. La Olimpikoj estis nur kaj nenio pli ol reflektiĝo de la socia kapitalisma modelo. La diron de la barono De Coubertin (fondinto de la modernaj olimpikaj ludoj 1894) ke “laborista sporto plej proksimas al la sport-idealo”, la ruĝaj sportistoj kiel eble plej ofte propagandis kaj uzis.

En 1931 decidis la Olimpika Komitato (IOC) ke la XI-aj ludoj okazos en Berlino. Tiu-tempe la germana registaro estis centra dekstro laŭ politiko, kaj ke iom poste la faŝisma Hitlero transprenus la potencon, la Olimpika Komitato ne antaŭvidis.

Fakte la nazioj ne tiel kontentis kun la Olimpikoj ĉar ili pli ŝatis la reakcian kaj forte naciisme strukturitan Germanan gimnastikan movadon kie aŭdiĝis marŝmuziko, kaj flirtigado de flagoj kaj simboloj estis same grava ol la sporto mem. Krome la prezidanto de la Germana Olimpika Komitato Theodor Lewald kaj la sekretario Carl Diem havis judajn familianojn. La nazio jam tuj postulis ilian maldungon el la komitato.

Tamen, la 16-an de marto 1933 Hitlero akceptis T. Lewald kaj male al kio li antaŭvidis Hitlero prezentis plenan subtenon al la Olimpikoj.

Tamen la problemoj ne tute malaperis. Olimpika regularo malpermesis iun formon de rasisma aŭ religia diskriminacio kaj je tiu nivelo la Germanio de Hitlero ne ĝuis plej bonan reputacion.

Dum kunveno de IOC de junio 1933 en Vieno, oni esploris la situacio. Kerno de la diskuto estis: ĉu judoj povis havi lokon en la germana olimpika teamo? Laŭ du germanaj komitatanoj, Karl Ritter von Halt kaj Theodor Lewald ne estis ajna problemo tiu-kaze. Ili eĉ donis surpaperan garantion. Ankaŭ dum kunveno de IOC en Ateno, majo 1934 konfirmiĝis la antaŭaj decidoj.

Kiel ni nun ĉiuj scias la Germana garantio estis nenio pli ol politika manovro. Judoj estis “purigitaj” el la publika vivo kaj evidente ankaŭ sporto-kluboj. Pro manko de trejn-ebloj oni forprenis de ili ĉiun eblon partopreni al la Olimpiaj ludoj. Ankaŭ aliaj trukoj estis uzataj. La juda atleto Gretel Bergmann kiu rimarkinde pli bone faris ol la arja rivalo Elfriede Kaun ne atingis la oficialan selekton pro manko de registrado en sporto-klubo. Fakte neniu juda virino aŭ viro akiris lokon en la germana teamo.

Kvankam IOC estis kontenta kun siaj decidoj, la plejmulto tamen asertis ke la faŝisma Germanio kun sia kontraŭ-juda, -katolika kaj -socialisma propagando ne povas esti la loko kie la Olimpiaj Ludoj povas okazi. Mondvaste okazis protestoj. Judaj organizoj ludis en ĝi gravan rolon, precipe en Usono. En la malnova Eŭropo la plej akraj protestoj venis el la maldekstraj laboristaj sportfederacioj. La socialistaj kaj komunistaj internaciaj sportfederacioj eĉ forgesis pri la dumjaraj vetooj. Dum ĝenerala kunsido en Prago la 6-an de septembro 1935 ili kondamnis kaj la nazismon kaj la proksimiĝantajn Berlinajn Olimpikajn Ludojn.

Malgraŭ la elekto en majo 1936 de popolfronta registaro en Francio sub gvidado de la judo Léon Blum, la ŝtatsekretario pri sporto Léo Lagrange promesis sekvi faritajn engaĝiĝojn. Kiel suĉilo la laboristaj sportistoj ricevis la promeson ke Francio donus signifan subtenon al la alternativaj laboristaj ludoj en Barcelono.

En Belgio la afero sorbis multe da inko. En novembro 1935 aliĝis la pinto de la laboristaj sportfederacioj al la Internacia Komitato defende al la Olimpika Idealo. Per ĝi ili sekvis la direkton de la Socialista Laborista Sport-Internacio (SASI). Unu el la plej gravaj agantoj en SASI estis Louis Lalemand.

Strange estis ke en Britio apenaŭ ekzistas kontraŭeco al la Berlinaj Ludoj.

Barcelono 1936 kiel kontraŭ-Olimpiko

Dum la 30-aj jaroj la sport-vivo kaj precipe la laboristoj sportistoj influiĝis de la Popolfronto. La “Esport Popular” (katalune, populara sporto) kombinis sporton kun la politiko. Postulo estis al ĉiu alirebla, nekomerca formo de sport-ebloj kie la valoroj egaleco, frateco, solidareco kaj honesta ludo ne estus vanaj konceptoj. Samtempe sporto estis ilo en la politika batalo por pli da demokratio kaj kontraŭ la faŝisma idearo.

La diversaj sport-asocioj el la Kataluna regiono unuiĝis en la jaro 1936 en la “Comitè Català pro Esport Popular” (Kataluna Komitato por la Populara Sporto). Ĝi estis popolorganizo sen formalaj ligoj kun politiko aŭ sindikataj organizoj.

Ek de la fondiĝo ĝi komencis kun granda entuziasmo al organizado de diversaj sport-manifestacioj. Plej ambicia plano estis la Popol-Olimpiko, kiu ne nur devis esti propagandilo por amatora nekomerca sporto, sed precipe denunco al la Olimpikaj Ludoj en la faŝismema Germanio. La komenca ideo estis organizo je nacia skalo sed la entuziasmo el landoj kiel Francio kaj Belgio kaŭzis ke fin-fine la alternativa olimpiko havu internacian karakteron.

Kvankam eĉ nun homoj diras ke la Hispana popol-olimpiko estis iniciato de organizita maldekstra laborista sportmovado la historio devas havi sian rajton. Plejmulto de la partoprenantoj apartenis la maldekstraj sport-asocioj, sed la projekto estis multe pli larĝa. La internacia komitato defende al Olimpika Idealo volis kunigi kontraŭantojn al la Berlinaj ludoj. En hodiaŭataga terminologio ni parolus pri kunigo de maldekstraj-progresemaj potencoj. La organiza Kataluna sportfederacio estis aŭtonoma, ne ligita al iu politika partio. Fakte la Popol-Olimpiko estis iniciato de variaj grupoj mult-tendencaj kiuj retrovis sin en la olimpika Idealo, la fratiĝo de popoloj. Nur la Popol-Olimpiko reprezentus la neprofitema karaktero de la veraj Olimpikaj Ludoj: “la olimpika spirito ne estu en Berlino sed en Barcelono” diris la maldekstra gazetaro.

La organizado alportis multegajn problemojn. Manko de tempo sed granda entuziasmo zorgis ke giganta projekto efektiviĝis. Financa subteno venis de la Hispana, Franca kaj Kataluna registaroj. Ankaŭ la Barcelona urbestraro aldoni sian financan subtenon. Feliĉe oni havis la infrastrukturon de la en 1929 okazinta Mondo-ekspozicio. Dudek tri delegacioj enskribiĝis. Landoj aŭ regionoj sen politika sendependeco kiel Alĝerio, Palestinio, Eŭskio ricevis en la Popol-Olimpiko egalrajtan statuton. Per ĝi oni volis substreki la liberecon de ĉiuj popoloj.

Kreiĝis tri kategorioj de sportistoj: la pintaj atletoj, la spertaj atletoj kaj la amatoroj. Oni volis atingi kiel eble plej multajn homojn sendepende de iliaj fizikaj kondiĉoj. Ankaŭ partopreno de virinoj stimuliĝis.

La Popol-Olimpikoj komenciĝus la 19-an de julio kun diversaj manifestacioj kaj festoj kaj daŭrus unu semajnon.

La 18-an de julio – la tago antaŭ la oficiala malfermo – oni faris ĝeneralan ripeton. Multaj membroj de la organiza komitato estis laca kaj decidis tranokti en la stadiono.

Bedaŭrinde la 19-a de julio 1936 eniris la historion por tute alia kaŭzo ol la festo de la Popol-Olimpiko.

El taglibro de belga atleto kiu partoprenis la Popol-Olimpikojn ni legis: “La stratoj estas malplenaj sub varmega suno (…) sur Plaza del Comercio ni kolizias sur la unuaj barikadoj (…) centoj da metroj for ni vidas armitajn sindikatistojn (…) la barikadoj aperas ĉiujn 100 metrojn. Ĉiu flankstrato estas barita (…) ni ŝteliras preter la fasadoj de la domoj. Kugloj siblas trans la placo. Instinkte ni kurbas la dorson kaj fuĝas en portalon (…) Ni klare vidas kiel de la turo de la preĝejo snajperoj pafas laboristojn en la dorso, kiuj troviĝas malantaŭ la barikadoj.”

La Berlinaj Olimpikoj iĝis grandega sukceso. Hitlero volis imponi la mondon kaj sukcesis; Berlino superis ĉion.

Nur dum la lastaj jardekoj esploristoj faras demandojn pri la tuta projekto. En 1936 oni konsideris la Berlinan Olimpikan Ludon kiel modelon por la estonto. Ankaŭ pro tio la Popol-Olimpiko eniris la damnan angulon. Sufokita de la Hispana interna milito ĝi iĝis sensignifa piednoto en preskaŭ forgesita historio.

La Popol-Olimpiko el Barcelono tamen ilustras la potencon kiu povas veni el engaĝiĝo kaj entuziasmo. La valoro de ĉi tiu ekzemplo eskapas al ĉiu limigo de tempo kaj spaco.

El SATeH

AttachmentSize
Olimpiaj ludoj en Barcelono.pdf379.84 KB

Posted By

Reddebrek
Nov 1 2016 21:24

Share

Attached files